Rakontoj de rememoro

Ce texte apparaît dans sa version originale. Il n'a pas été traduit.

“Rakontoj pri rememoro” estas projekto financita per subteno de la programo Eŭropo por civitanoj de la Eŭropa Komisiono. Ĝia celo estis rememori pri la milito en Jugoslavio 25 jarojn poste kaj priparoli kaj studi ĝin en eŭropa kunteksto. Dum la agadoj de la projekto, partoprenantoj rememoris pli ol du milionojn da rifuĝintoj de la militoj en eksa Jugoslavio, kiuj devis forlasi siajn hejmojn kaj landojn kaj konstrui novan vivon inter fremduloj. La projekto ankaŭ celis konsciigi pri la destino de rifuĝintoj hodiaŭ, en Eŭropo kaj ĉirkaŭ la mondo.

Plej multaj agadoj kaj eventoj de la projekto estis ligitaj kun la ekspozicio “Rakontoj pri rememoro”, unika ekspozicio, kiu estis la kerna punkto de la projekto. La fota ekspozicio konsistis el fotoj de rifuĝintoj dum la militoj en eksa Jugoslavio de unu flanko kaj de bildoj de hodiaŭaj rifuĝintoj en Eŭropo de la dua flanko. Ĝi montris verkojn de eŭropaj fotistoj, kiuj akompanis tiujn rifuĝintojn dum diversaj etapoj de ilia vojo. Ĝi analizis pasintajn eŭropajn erarojn kaj konsciigis civitanojn pri la malfacilaj situacioj, kiujn alfrontas rifuĝintoj, ne nur en sia danĝera vojo por fuĝi militon, sed ankaŭ kiam ili alvenis al nova lando. Ĝi rememorigis eŭropanojn pri la plej lasta milito en eŭropa teritorio kaj pri multaj rifuĝintoj de tiu milito, kiuj daŭre vivas inter ni. Ĝi celas esti kontribuo al grava kaj prudenta formado de opinio pri la ĉiam pli aktuala temo de rifuĝintoj en Eŭropo. Ĝi celas konsciigi eŭropajn civitanojn, kiuj pli kaj pli estas kaptitaj inter naciismaj paroladoj pri la “aliuloj”, kiuj “minacas” Eŭropoj, kaj montras al ili la individuajn realaĵojn de la tiel nomataj “aliuloj”. La ekspozicio estis montrita en Slovenio, Slovakio, Germanio kaj Aŭstrio kaj estis projekciita al internacia publiko dum la jara kongreso de la Eŭropa Esperanto-Unio. Ni taksas, ke sume proksimume 6 000 eŭropaj civitanoj vizitis la ekspozicion en ĉiuj urboj, kie ĝi estis montrita.

En ĉiuj kvar landoj, la ekspozicion akompanis paneldiskuto kun rifuĝintoj, fakuloj kaj ĵurnalistoj. La ĝenerala celo de la paneldiskuto estis kompreni la translokigon de la vidpunkto de rifuĝintoj. Rifuĝintoj de la jugoslavia milito povis rakonti siajn spertojn kaj oferti siajn pensojn pri la nuna situacio. Tamen la enhavo de la paneldiskutoj en malsamaj landoj estis tre diversa, ĉar ili ĉiam estis adaptitaj al la loka perspektivo: la publika opinio pri la nuna krizo de rifuĝintoj, partopreno en la milito en eksa Jugoslavio en la 1990-aj jaroj kaj publika debato pri ĝi, ktp. Ĉiuj paneloj priparolis ne nur rifuĝintojn de la pasinteco, sed ankaŭ publikan opinion pri rifuĝintoj tiam kaj nun, kaj ankaŭ la evoluon de ksenofobio kaj naciismoj en Eŭropo hodiaŭ.

Ni rekomendas:

banner-hymny.jpg lingvo_info_banner_120x90_eo.jpg 160x600_1_eo.jpg ligbutono2.jpg
www.europo.eu, © 2010 EEU
Retejon subtenas Etsuo Mijoshi de Swany Corporation