Projekto de EEU lingvo.info startis

Ce texte apparaît dans sa version originale. Il n'a pas été traduit.

Kiel ni informis jam en la pasinta numero, EEU transprenis la kunordigadon kaj la ĉefan respondecon pri la realigo de la projekto LINGVO.INFO kiun aprobis Eŭropa Komisiono kunfinancante ĝin kadre de la programo por tutvia lernando per proksimume 400.000 eŭroj. Tio estas laborego kiun oni devas efektivigi per profesia laboro, ĉar dum la du jaroj (inter decembro 2012 kaj decembro 2014) ni DEVAS efektivigi ĉion planitan en la projekto kaj prizorgi la mondistribuon kaj raportadon. La tutan laboron transprenis Maja Tišljar, kiu ja estas aŭtoro de la projekto (la ideoj venis de Jevgenij Gaus kaj Petro Baláž, sed Maja kunmetis la projektom mem) kaj helpos en la laboro ankaŭ Nikola Rašić kaj Zlatko Tišljar, kaj kompreneble Flory Witdoekt kiel kasistino. En la projekto partoprenas ok aliaj partneroj, edukinstitucioj, entreprenoj, neregistraraj organizoj el Slovakio, Slovenio, Germanio, Pollando, Danlando kaj Litovio. Inter ili estas Suddana kaj Poznana universitato kaj la Slovaka nacia lingvoinstituto.

La projekto startis  per la unua  kunsido de ĉiuj partneroj: venis po du reprezentantoj de ĉiuj 9 parneteroj kaj entute ĉeestis 20 personoj. La tritaga kunsidado okazis en Bratislavo kaj organizis ĝin la slovaka partnero E@I. Ĝi estis ege labora kaj kontentiga. Maja Tišljar  gvidis  la kunsidojn unue prezentinte multajn detalojn pri la organiza gvidado kaj administrado, financa kontrolado ktp. Poste oni komencis  plidetaligi la laborplanon en kiu partoprenis ĉiuj kaj la fina rezulto estis komenca starigo de taskaro ene de 4 subgrupoj de la planata paĝaro lingvo.info kies esenca celo estas interesigi neinteresitan publikon, ĉefe junan (inter 12 kaj 25 jaroj) pri lingvoj, ilia graveco kaj signifo.

Do, ne temas pri iu plia paĝaro por lerni lingvojn, sed paĝaro kun multaj informoj pri lingvoj, ludoj lingvaj kaj amuzaj, kvizoj kaj informoj nekutimaj kaj allogaj rilataj al lingvoj kaj iliaj parolantoj. La ĉefa tasko estas kompreni, ke ĝi ne rajtas esti teda paĝaro kiu forlogos ĝuste tiujn gejunulojn kiuj per si mem ne havas intereson pri lingvoj. Inverse: ĝi devas kapti la tujan intereson de ili resti sur la paĝaro. Tute ne facila tasko, multega laboro, des pli ke oni devos produkti ĉion en 18 lingvoj (inter ili memkompreneble ankaŭ Esperanto) por parolantoj de la elektitaj 18 eŭropaj lingvoj kaj ĉion necesos programi kaj krei desegnan bazon.

La aranĝo okazis inter la 12-a kaj 15-a de decembro. Inter la 9 partneroj nur du (litovaj) ne havas esperantistojn, ĉiuj aliaj jes. Formale la laborlingvo de la partneroj estas la angla, sed Esperanto estas la  ĉefa lingvo en la paŭzoj kaj ĉiuj aliaj komunaj aranĝoj kaj fojfoje ankaŭ iu parolas dum la kunsidoj en Esperanto.

Ĉar ni kune kun aliaj partneroj mem devas trovi proprajn 133.000 eŭrojn (la kondiĉo estas ke la plenumantoj de la projekto devas trovi mem 25% de la bezonataj kostoj), ni invitas ĉiujn  membrojn de EEU kaj petas ilin serĉi ankaŭ inter siaj neesperantistaj amikoj aŭ eĉ organizaĵoj, kontribui per financa helpo. Ni kune kreu vere reprezentan produkton kiu dum multaj jaroj estos uzata en la reto kaj kadre de kiu Esperanto havos elstaran rolon

La informpaĝaro pri la projekto estas jam trovebla ĉe http://lingvo.info/en/ kaj januare ĝi estos tradukata al al ĉiuj partneraj lingvoj inkluzive de Esperanto. Informoj ankau troblas ĉe la projekta Facebook-paĝo https://www.facebook.com/lingvo.info.

Ni rekomendas:

banner-hymny.jpg lingvo_info_banner_120x90_eo.jpg 160x600_1_eo.jpg ligbutono2.jpg
www.europo.eu, © 2010 EEU
Retejon subtenas Etsuo Mijoshi de Swany Corporation