Akcelilo por multlingveco - Erasmus+ projekto por instigi multlingvecon

Akcelilo por multlingveco estas instruplano, kiu ebligas al infanoj pli rapide lerni fremdajn lingvojn kaj pli memfidiĝi pri sia lingvolerna kapablo. Ĝi baziĝas je la propedeŭtika ideo, t.e. la ideo, ke lerni modellingvon, en nia kazo bazan Esperanton reduktitan al la plej ofte uzataj 300 morfemoj, povas plibonigi lingvolernajn kapablojn de infanoj.

 

Pluraj studoj montris, ke unujara lernado de la modellingvo Esperanto ĝis 30% plirapidigas postan lernadon de aliaj lingvoj. La kialo estas, ke la modellingvo estas tre facila, ne havas esceptojn kaj funkcias kiel logika konstrumodelo. Ĝi ebligas al infanoj kompreni fundamentajn lingvajn principojn pere de malkonstruado kaj rekonstruado de vortoj kaj frazoj. Ĝi estas multe pli efika ol aliaj lingvoj por motivigi la studentojn, ĉar tiuj havas tro da esceptoj. La lernantoj lernas memstare konstruante frazojn.

 

Kio estas la multlingva akcelilo kaj por kiu ĝi estas?

Dum la kurso infanoj lude lernas la bazojn de analiza lingvo kaj tio donas al ili klaran ideon pri tio, kiel lingvoj estas aranĝitaj. Infanoj ekkomprenas gramatikaj konceptojn kiel pluralon, la du bazajn kazojn (nominativon kaj akuzativon), la manieron de frazformado kaj la eblojn de kreado de multnombraj novaj vortoj surbaze de radikvortoj kaj afiksoj ekzistantaj en ĉiu nacia lingvo. Tiel la lernantoj ekhavas klaran percepton pri la universala strukturo de lingvoj, nomatan metalingva scio.

 

La instruiloj estis testitaj en tri eŭropaj lernejoj (en Slovenio, Kroatio kaj Bulgario) kun instruistoj sen antaŭa scio de Esperanto. Ĉiuj materialoj estis ellaboritaj celante lingvajn instruistojn, kiuj ne lernis Esperanton antaŭe, kaj pro tio ili enhavas sekciojn pri gramatiko kaj detalajn gvidliniojn por helpi la instruistojn prepariĝi por la lecionoj. La rezultoj de nia unujaraj kursoj estas tre pozitivaj. La infanoj akiris la antaŭviditan scion de Esperanto kaj montris pli bonajn metalingvajn sciojn kompare kun kontrolgrupo. Kaj plej grave, por ĉiuj partoprenantoj la sperto estis tre pozitiva kaj la infanoj volas plu lerni lingvojn.

 

Ĉiuj materialoj estas troveblaj ĉe:

https://lernu.net/instruado

 

Se vi deziras helpi traduki la instrumaterialojn al la lingvo de via lando por disponigi ilin al instruistoj en via lando, vi povas regstriĝi kiel tradukanto de lernu! En la tradukejo vi trovos la dosierujon MLA en kiu troveblas ĉiuj tradukendaj materialoj. Antaŭdankon pro via helpo!

 

Tiu ĉi projekto estis kunfinancita de la programo Erasmus+ de Eŭropa Unio.

Ni rekomendas:

banner-hymny.jpg lingvo_info_banner_120x90_eo.jpg 160x600_1_eo.jpg ligbutono2.jpg
www.europo.eu, © 2010 EEU
Retejon subtenas Etsuo Mijoshi de Swany Corporation