Projekto LINGVO.INFO

Kiel konate, pro la profesia laboro de nia direktorino Maja Tišljar, Eŭropa Esperanto-Unio ĉiam pli regule estas financata el la mono de Eŭropa Komisiono, ĉefe per apartaj projektoj. Nur unufoje ni ricevis efektive ankaŭ subvencion por la funkciado de la asocio mem sed nun  jam la 3-an fojon unu el la projektoj ellaboritaj de Maja, ĉi foje kunlabore kun la partnero E@I, estis aprobita kaj ni devos realigi ĝin inter decembro 2012 kaj novembro 2014 - projekto LINGVO.INFO.

La celo de la komuna projekto de EEU kaj E@I estas rekonstruo de la retejo www.lingvo.info, malnova projekto de E@I, konstruita en 2003 kunlabore kun aliaj organizoj. La paĝaro celas per interesa, amuza formo prezenti diversajn lingvojn de la mondo, lingvan diversecon kaj prilingvajn temojn (lingva ekologio, ekonomio, lingva politiko ktp.). La projekto jam dum pluraj jaroj ne estis aktualigata (ĉefe pro manko de financoj kaj homfortoj). Tial EEU kaj E@I decidis ĉi-jare monpeti por kompleta rekonstruo de la retejo, kun la plano prepari amason de nova enhavo, riĉigi tradukojn (al plejmultaj EU-lingvoj), krei lingvo-ludojn ktp. La proektideon komune ellaboris EEU, E@I kaj Studio Gaus el Germanio: EEU kiel kunordiganto kaj verkanto de la ampleksa monpeto kaj E@I kaj Studio Gaus kiel antauaj kreintoj de la paĝaro kies ideo estis la nova projekto. Aldone, en 7 el 9 en la projekto partoprenantaj organizoj rekte estas envolvitaj Esperantistoj, inter ili eĉ du universitatoj kaj unu ŝtata lingvoinstituto! Do la projekto estos preskaŭ pure peresperanta. Kunlaboro de EEU kun E@I (kun grava helpo de ceteraj partneroj) povas trafe kontribui al plua konkreta helpo al malgrandaj kaj minoritataj lingvoj far  E-movado kaj nerekta varbado por Esperanto. La retejo povos prezenti praktikan pruvon, ke Esperantistoj ja subtenas lingvan diversecon kaj pretas por ĝi ion tre konkretan fari. Samtempe en ĝi inter informoj pri aliaj lingvoj troveblos ankaŭ informoj pri Esperanto kaj la paĝaro estos preparita en 17 lingvoj, inter kiuj kompreneble ankaŭ Esperanto.

La projekto estos realigita de entute 9 partneraj organizoj kaj ĝia kompleta valoro estas 530.000 eŭroj, el kio EU pagos 400.000. La kunordigadon transprenis EEU kaj la gvidan rolon havos Maja Tišljar. La subvencio unuflanke multe helpos la profesian agadon de EEU ĉar ĝi ebligas ke EEU pagu salajron por partatempa laboro al Maja, kiu ja pro ĝi havos grandegan laboron, sed ŝi kompreneble plu agos ankaŭ kiel direktorino de EEU ĝenerale. Aliflanke EEU ricevas same kiel la aliaj 8 partneroj 75% de sia parto de la buĝeto kaj devas mem havigi 25% de sia propra projektbuĝeto, kio estas sumo multe pli alta ol la realaj jaraj enspezoj de EEU, sed ni fidas ke kun helpo de esperantistoj ni sukcesos majstri ambau defiojn: realigi bonegajn projektrezultojn kaj trovi rimedojn por finance realigi la projekton laŭplane.

Education is an important aspect of the cultural heritage of Europe. I'm sure students are required to visit art galleries in times of cultural crisis. It helps to generate innovative ideas and the use of essay writing service uk is a good example of an innovative approach. I am sure that such uk writing sites help students feel confident and the opportunity for creative thinking.

Ni rekomendas:

banner-hymny.jpg lingvo_info_banner_120x90_eo.jpg 160x600_1_eo.jpg ligbutono2.jpg
www.europo.eu, © 2010 EEU
Retejon subtenas Etsuo Mijoshi de Swany Corporation