Eŭropa Konferenco »Kia estus la nuna Eŭropo, se EU neniam estus fondita?«

dátum akcie: 09.05.2012 - 11.05.2012

La konferencon kiu okazos en Triesto (Italio) organizas EEU kaj Triesta Esperanto-Asocio. Ĝi estas parto de 18-monata projekto "Kiel aspektus Eŭropo se EU ne ekzistus" kiu komenciĝas aŭguste 2011 kaj estos financata de la programo "Civitanceo" de Eŭropa Komisiono.

La konferenco okazos en tri sekcioj: politika, historia kaj ekonomia.Inter la prelegantoj en la politika sekcio estos kelkaj eksaj ŝtatprezidantoj kun kiuj EEU jam ektraktis. Jam certas alveno de kroatia eksprezidanto Stjepan Mesić, kiu junie 2011. En ekonomika sekcio estas planata partopreno de kelkaj gravaj ekonomikistoj kiel prof. François Grin.

Dum la konferenco, kiu estas organizata por ĵurnalistoj, studentoj de ĵurnalismo kaj civitanorganizoj, oni pritraktos la ĉeftemon el pluraj vidpunktoj. La plano estas evoluigi transnacian pensmanieron speciale ĉe ĵurnalistoj kaj lokaj civitanorganizoj kiuj influas opiniojn de civitanoj kaj ofte ne kapablas eliri el tre nacia pensmaniero.

Laborlingvoj estos Esperanto, la itala kaj la angla. Krome estos laubezone organizita interpretado al la slovena kaj la kroata.

 

Ni rekomendas:

banner-hymny.jpg lingvo_info_banner_120x90_eo.jpg 160x600_1_eo.jpg ligbutono2.jpg
www.europo.eu, © 2010 EEU
Retejon subtenas Etsuo Mijoshi de Swany Corporation