Maribor 2007

dátum akcie: 28.07.2007 - 04.08.2007

Inter la 28-a de julio kaj 4-a de aŭgusto okazis la 7-a kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio en Maribor, Slovenio. Partoprenis 256 personoj el 29 landoj (23 eŭropuniaj plus Kroatio, Serbio, Rusio, Ukrajno, Kanado kaj Togo). Dum la fermo la prezidanto de EEU, Seán Ò Riain diris, ke la kongreso plenis je unuafojaj unikaĵoj. Unuafoje partoprenis en Esperanto-aranĝo eĉ du anoj de Eŭropa Parlamento: Małgorzata Handzlik (Pollando) kaj Ljudmila Novak (Slovenio). Unuafoje parton de Esperanto-kongreso kunfinancis Eŭropa Komisiono, ĉar parto de la kongreso estis konferenco kun la titolo "Interkultura dialogo kaj komunikado", en kiu prelegis dek fakuloj, kiujn aŭskultis mezume po cent personoj. Krome laŭ li unuafoje ĝenerala Esperanto-kongreso havis ĉeftemon, kiu ne rilatis al lingvo kaj kulturo, sed al rekte ekologia temo: Akvo.

Ni rekomendas:

banner-hymny.jpg lingvo_info_banner_120x90_eo.jpg 160x600_1_eo.jpg ligbutono2.jpg
www.europo.eu, © 2010 EEU
Retejon subtenas Etsuo Mijoshi de Swany Corporation