Pri Eŭropa Esperanto-Unio

 

Eŭropa Esperanto-Unio estas organizo de landaj Esperanto-asocioj en Eŭropa Unio kio inkluzivas ankaŭ kandidatajn landojn. Ankaŭ aliaj Esperanto-asocioj en Eŭropo povas esti observantaj membroj sen voĉdonrajtoj.

 

EEU antaŭ ĉio reprezentas eŭropuniajn esperantistojn antaŭ organoj de Eŭropa Unio. Tiusence EEU ne zorgas nur pri informado rilate Esperanton kaj pri fortigado de la pozicio de Esperanto en Eŭropa Unio sed ankaŭ klopodas kontribui al diversaj celoj de Eŭropa Unio, speciale tiuj kiuj rilatas al la homaj rajtoj, ekologia konscio de civitanoj, lingva egalrajteco kaj ĝenerala humanisma solidareco.

 

Eŭropa Komisiono rekonis la gravecon de EEU kaj en 2009 fondinte Civitansocian platformon por promocii multlingvismon invitis ĝin esti unu el 29 tuteŭropaj organizoj kiuj konsistigas la Platformon. Niaj reprezentantoj aktive laboras en ties ĉiuj kvar komisionoj. La rolo de la Platformo estas liveri al Eŭropa Komisiono proponojn kaj konsilojn kiel antaŭenigi kaj realigi la proklamitan celon de EU laŭeble juste kaj egalrajte uzi ĉiujn eŭropajn lingvojn kaj neniun neglekti aŭ endanĝerigi.

 

EEU informas Eŭropan Parlamenton pri sia agado, klopodas ricevi financan subtenon por siaj eŭropaj projektoj, aranĝas internaciajn konferencojn, kongresojn kaj simpoziojn pri ĉefe eŭropaj kaj lingvaj temoj.

 

EEU kiel asocio konsistanta el landaj asocioj de esperantistoj en landoj de EU iniciatas ankaŭ agadojn kiuj fortigas aŭ iniciatas poresperantajn agadojn en la landaj asocioj.

Ni rekomendas:

banner-hymny.jpg lingvo_info_banner_120x90_eo.jpg 160x600_1_eo.jpg ligbutono2.jpg
www.europo.eu, © 2010 EEU
Retejon subtenas Etsuo Mijoshi de Swany Corporation