Historio de EEU skize

Dieser Text ist ein Original, zur Zeit fählt Übersetzung auf Deutsch.

HISTORIO DE EŬROPA ESPERANTO-UNIO

Mi trovis kelkajn detalojn pri la starto de EEU en la artikoloj de Grégoire Maertens (iama estrarano kaj prezidanto de UEA), en la revuo Horizon.taal n°j 222 nov.-dec. 2006 kaj 223 jan.-feb.2007 ( dulingva E°/NL en Flandrio).

Jam en la sesdekaj jaroj estas spuroj de atento al ia specifa eŭropa agado en la sino de UEA. Tiam D-ro Wilhem Herrmann, UEA-estrarano komiisito pri eŭropaj aferoj, subskribis cirkulerojn pri Eŭropa Kampanjo al la eŭropaj LA-j.

En 1965 okazis en Vieno Eŭropa Esperanto Konferenco. D-ro Werner Bormann skizis en 1970 la unuan realisman planon por agado ene de la instancoj de la Eŭropa Komunumo. Regule dum UK-j estis organizitaj kunvenoj kaj laborgrupoj pri Eŭropo kaj en 1973 okazis Eŭropa Kongreso de Esperanto en Luksemburgo. La ĉefa temo estis la pritraktado de la lingva problemo en Eŭropo kaj tute speciale en la instancoj de la Eŭropa Komunumo. Sekve de tio stariĝis Eŭropa  Esperanto-Centro kiu memstare agadis kun la subteno de LA-j en la membroŝtatoj de la Eŭropa Ekonomia Komunumo. La Centro ricevis subvenciojn de la EEK kaj eldonis la revuon “Eŭropa Dokumentaro”. En 1981 “La Eŭropa Klubo”, fondita en Paderborn (DE) fine de 1974 sub la prezidanteco de D-ro Helmar Frank, reprenis la eldonon de la revuo.

La unua Eŭropa Esperanto-Kongreso okazis en aprilo 1976 en Eindhoven (NL). Tiu kongreso celis inter aliaj la kreadon de la baza strukturo por la supera organo de kunlaboro inter la LA-j de la membro-ŝtatoj de la EEK. La influo kaj kunlaboremo de UEA estis grava punkto tiurilate. La tiama prezidanto de UEA, D-ro Humphrey Tonkin faris la kongresan paroladon.

Ek de tiam personaj kontaktoj preparis la starigon de la Eŭropa Esperanto-Unio. Daŭrigo de tiuj kontaktoj kaj pliaj paŝoj al formala starigo okazis dum la atena UK en 1976. Postan jaron, en 1977 dum la UK en Rejkaviko (IS), la prezidantoj de la naŭ LA-j de la tiama EEK pretis subskribi “Konvencion” kiu kreis la kadron de la poresperanta agado en la instancoj de la EEK kaj rekte ĉe la eŭropaj deputitoj. Samtempe oni decidis starigi sekretariejon de EEU en Bruselo (Eŭropa Esperanto-Centro). Tiu centro agu kiel reprezentanto de UEA en la sferoj de la Eŭropaj Institucioj kaj de la Neregistritaj Organizaĵoj (NRO) kun sidejo en Bruselo. La esenca tasko estis prizorgi la rilatojn inter la diversaj instancoj kaj organizaĵoj, kaj EEU. La LA-j promesis (?) finance subteni la Centron pere de jara subvencio (laŭ propra decido tiurilate). UEA kontribuis ankaŭ finance en la agado de la Centro.

Aparte menciinda estas la decido de UEA en 1978, lupreni ejon en Antverpeno por la tielnomata Grafika Centro de UEA. Tiu centro ebligis la disponigon de deĵorantoj kaj la eldonon de diversaj dokumentoj por la Eŭropa Esperanto-Centro.

El tiu decido finfine kreskis la nuna Esperanto-Centro de FEL (Flandra Esperanto-Ligo). Ĉi-jare, venontan semajnfinon 26-28 de majo 2007, oni festos tie la centjariĝon de la loka antverpena klubo “La Verda Stelo”, kun elstara programo. Mi nomu nur kelkajn erojn: “Renkontiĝo de Vikipediistoj”, koncerto de la plej profesinivela muzikisto en Esperantio: JOMO, “Kultura Antverpeno”, ktp.

Dum 1978 miloj da poŝtaĵoj estis senditaj al la privataj adresoj de la eŭropaj deputitoj, kaj komence de 1979 al pli ol 500 novaĵcentroj kaj aliaj en Bruselo. Aparta interesa estis la traduko de “La Lingva Problemo en la Eŭropa Komunumo” de D-ro Werner Bormann, kiun la EEC sendis al ĉiuj eŭropaj deputitoj.

La sekvajn jarojn EEC daŭrigis sian agadon en lobioj kaj rilatoj ene de la Eŭropaj instancoj, foje sukcese foje malsukcese. La ĉefa celo estis enkonduki proponon por starigi laborgrupon kiu okupiĝu pri la lingva problemo en Eŭropo. Malfacila tasko, ĉar kulturo kaj lingvo dependas de la membroŝtatoj mem. Tamen pluraj informagadoj kaj kunvenoj puŝis la eŭropajn deputitojn al pripensado tiurilate.

Bedaŭrinde, en 1993 manko de financaj rimedoj kaj de homfortoj devigis la tiamajn gvidantojn de la Eŭropa Esperanto-Centro ĉesi la aktivadon kaj transdoni taskojn al grupoj de aktivuloj. Oni rimarkas la grupon: Umberto Broccatelli, Claude Nourmont kaj Renée Triolle, kaj la alian: Grégoire Maertens, Michael Cwik, Hans Erasmus kaj Edward Symoens, kiu grupo traktis la projekton “Komunikado en Eŭropo 1992”. Ili daŭre partoprenis kunvenojn, ĉu kun eŭropaj deputitoj, ĉu ĝeneralajn kunsidojn en la Eŭropa Parlamentejo.

Sed la eŭropaj esperantistoj ne restis neaktivaj.

La italo Salvatore Argentini organizis iun Eŭropan Kongreson en 1992 en sia urbo Verono en 1992. Bedaŭrinde mi ne havas detalojn pri tiu sukcesa kongreso.

En Parizo, 2-6 junio 1995, okazis la dua Eŭropa Esperanto-Unio Kongreso, kun pli ol 400 partoprenantoj. La temo estis “Komuna Lingvopolitiko por Multkultura Eŭropo”.

La venonta EEU-kongreso, la tria, okazis en Stuttgart en 1997. La germanoj organizis elstaran kongreson kun partopreno de pluraj politikistoj, landaj kaj eŭropaj. Mi ankoraŭ memoras kiel brile Marko Lins tiam interpretis por la diversaj germanaj prelegantoj.

Regule okazis “eŭropaj kunvenoj” dum la UK-j, tiel ankaŭ dum tiu de 1998. Kaj tiam ni kunvivis ian “EEU-krizon”. La EEU-estraranoj ne partoprenis la Montpellier-UK-n, kvankan estis EEU-kunveno antaŭvidita en la programo. La landaj reprezentantoj sentis sin kiel orfoj!

Tamen tie ekis la ideo ke oni devis strukture kaj regule renkontiĝi (aŭ retmesaĝi, tio jam eblis!). Do komencis aktiva korespondado inter specife Francio, Italio kaj Belgio. El tiu rilato evidentiĝis ke Umberto Broccatelli iĝu prezidanto de EEU. Li estis elektita dum la berlina UK en 1999, kaj tio estis konfirmita dum la 4-a EEU-kongreso. Fakte Umberto Broccatelli tiris EEU-n el ĝian dormperiodon.

La 4-a EEU-kongreso okazis 27.04-01.05.2000 en Oostende, Belgio (ĉe la Norda Maro). La temo estis “Ekologio, ŝlosilo por la tria Jarmilo”. Nia “Kongresa Libro” estis sufiĉe impona pro diversaj aferoj: unue la Reĝo Albert II akceptis esti “Alta Protektanto” de nia kongreso. Due ni konvinkis tiel multe da gravuloj membriĝi en nia “Honora Komitato” ke ni faris 2 komitatojn: la “Honora Komitato Interkulturo” kun la Guberniestro de Okcidenta Flandrio (+ ĉiuj membroj de la Provinca Konsilio kaj la tuta urbestraro de Oostende) kaj la “Honora Komitato Kongreso” kun la ĉefministro de Belgio kaj 23 ministroj kaj eŭropaj deputitoj! Tio kongreso estis aparte sukcesa, ĉar (post solvo de multaj problemoj) la 400 kongresanoj estis invititaj en la Eŭropa Parlamentejo. Imagu ke ni devis organizi trajnveturadon (kun 3 trajnoj!) de Oostende al Bruselo. Prelegis EU-deputitoj, profesoroj, kaj EU-oficistoj kiuj repondecas pri la bona laboro en la parlamentejaj oficejoj. La ne-esperantistoj miris pri sia kompreno de E°! Multfojojn ili diris: “Ne traduku, mi komprenis”.

Dum la preparado de tiu kongreso, ni renkontis junan “kimran” ĵurnaliston, ĉefredaktoro de “Trends International” kiu plendis (en la angla) en sia revuo pri la lingva diskriminacio en EU. Imagu mian surprizon kiam li demandis min: “Ĉu vi parolas E°-n?”. De tiu tempo venis la ideo pri iu “Brusela Komunikadcentro”. Finfine, dank al la kunlaboro kun UEA kaj la malavara donacado de la esperantistaro (ne nur eŭropanoj) kaj la financa helpo de Etsuo Miyoshi, ni povis starigi profesian gazetaran agadon en Bruselo en 2002.

Dafydd Ap Fergus iĝis la direktoro de tiu Brusela Komunikadcentro. La centro senĉese lobiis ĉe la eŭropaj instancoj, la Ne Registritaj Organizoj, la “bruselaj” ĵurnalistoj (en Bruselo estas pli ol 3000 kiuj rilatas kun la tuta mondo) ktp, ktp.

Ĝi oficiale plendis ĉe la Eŭropa Komisiono pro lingva diskriminacio far multaj internaciaj entreprenoj kies sidejo estas en Bruselo, far oficialaj instancoj kaj belgaj kaj internaciaj. Tiuj oficialaj plendoj igis EEU-n tre konata ĉe la publiko!

Dafydd partoprenis en multaj konferencoj, ĉeestis kunvenojn de partioj, de organizoj, kie li ĉiam instigis al diskutoj pri lingvaj rajtoj kaj pri lingvaj diskriminacioj. Feliĉe kaj kompreneble, la aliaj lokaj esperantistoj subtenis lin kaj helpis lin en tiu lobiado. (vizitu: lingvo.org/diskriminacio ankoraŭ nun ĝi estas elŝutebla).

La 5-a EEU-kongreso okazis en Verono en 2002. De nove Salvatore Argentini estis la motoro de tiu kongreso, dek jarojn post la Eŭropa Kongreso de 1992.

Estis presiĝa kongreso en la Universitato de Verono, kun altnivelaj kulturaj kromaranĝoj. Dafydd Ap Fergus prezentis komputile la agadon de la Brusela Komunikadcentro, kaj povis tiel pruvi ke la mono de la esperantistoj estis bone investita. Tiu prezentado estis tre impona. Sed de nove ni havis problemon en la estraro. Umberto Broccatelli, pro sanstato, deziris forlasi la estraron. Bedaŭrinde neniu alia kandidato sinprezentis. Jam pli ol unu jaro ni klopodis persvadi Claude Longueépée, el Francio, akcepti tiun funkcion, sed li persiste rifuzis pro aliaj pezaj ŝarĝoj en la E°-movado. Do je la fino de tiu (bonega) EEU-kongreso ni decidis anonci al la kongresanoj ke bedaŭrinde ni havas jes estraron, kun vicprezidantino (via servantino), sed sen prezidanto. Post tiu decido mi estis en la granda salono, kaj ricevis ian luman ideon: kiu eniris la salonon? Sean O’Riain, juna irlanda diplomato kiu regule partoprenas E°-aranĝojn, kiu bonege parolas plurajn lingvojn, kaj kiu laŭ mi estas libera de E°-ŝarĝoj. Tuj mi priparolis la aferon kun la aliaj estraranoj. Ili jesis, sed mi bezonis 2 tagojn por persvadi Sean al akceptado de la funkcio de prezidanto de EEU. Kia feliĉo kiam li finfifne akceptis. Ni do anoncis tiun bonan novaĵon je la fino de la kongreso. Samtempe Umberto Broccatelli esti nomumita Honora Prezidanto de EEU.

Ek al la 6-a EEU-kongreso en Bilbao, 25-29.08.2004. Tuj post la UK en Pekino!

Inter 2002 kaj 2004 okazis grandega laboro en la sino de EEU kaj de la Brusela Komunikadcentro. La estraranoj de EEU kaj la direktoro de la BK, daŭre vizitis EU-deputitojn kaj (grave) iliajn helpantojn; ili partoprenis multajn EU-kunvenojn. Ili instigis la EU-LA-jn al partopreno al Euroscola en Esperanto, kio estas partopreno de junaj studentoj al internacia kunsido en la Eŭropa Parlamentejo de Strasburgo. Tiu agado estis (kaj ankoraŭ estas) grava evento por la enkonduko de E° en la EU-landojn.

La Bilbao-a EEU-kongreso estis grava kongreso. En la estraro mankis sekretario kaj kasisto. Zlatko Tiŝljar kandidatiĝis kiel sekretario, kaj la vicprezidantino reprenis la taskon de kasisto. Pro la redaktado de nova statuto de EEU ni kunvenis plurajn tagojn kaj diskutis la malnetan formon de tiu statuto. Poste Brian Moon poluris niajn skribaĵojn kaj sendis sian folion al la estraranoj por finredaktado laŭ la belga leĝo pri Internaciaj Asocioj Sen Profita Celo. La redaktado de tiu oficiala statuto estis laborema tasko, despli ke ĵus ŝanĝiĝis la belga leĝo pri asocioj sen profita celo, do ankaŭ pri la internaciaj. Tio estis ĉar la registaro volis abolicii asociojn ne plu aktivaj, aŭ nur “paperaj”. Feliĉe ni havis la helpon de la prezidanto (iama ambasadoro) de la FAIB (federacio de asocioj internaciaj en Belgio) kiu dum pluraj vizitoj helpis min kaj foje ŝanĝis vortojn aŭ esprimojn laŭ la nova belga leĝo. Finfine, je la 17-a de marto 2005, ni deponis la dosieron ĉe la belga Ministerio pri Justico. La Regxo Albert II kaj la Ministrino pri Justico Laurette Onckelinx subskribis la Reĝan Decidon la 23-an de majo 2005. La enskribo en la Belga Ŝtatgazeto okazis la 24-an de februaro 2006. Tiel ni rajtis membriĝi en la FAIB kie ni regule sekvas seminariojn pri devoj kaj rajtoj de internaciaj organizaĵoj.

Post tiu 6-a EEU-kongreso, nia sekretario Zlatko Tiŝljar entreprenis grandiozan projekton en Slovenio: “La Lingva Festivalo en Maribor”, kampanjo kiu dum 10 tagoj montris la eŭropan lingvan diversecon en la stratoj de Maribor. Li partoprenigis ĉiujn lernejojn kaj ĉiujn urbajn servojn. Finfine tiu projekto aperis en la EU-broŝuro: “50 manieroj por instigi al lernado de lingvoj”. Gratulon Zlatko pro tiu granda sukceso.

Intertempe, kiel fartis la Brusela Komunikadcentro? Pro malfacilaĵoj en la sino de la estraro, Dafydd demandis sian maldungon je la fino de 2004. Kun bedaŭro ni konsentis. Sed jam ek de januaro 2003, kaj dank al la malŝpareco de Etsuo Miyoshi, ankaŭ kunlaboris en la BK Marko Lins. Dafydd kaj Marko estis tre bona skipo kiu senlace serĉis la diskriminaciantajn dunganoncojn en ĉiuj eŭropaj ĵurnaloj kaj revuoj, kaj ili faris la oficialajn plendojn laŭbezone. En Gotenburgo dum la UK de 2003, ili kune organizis la EEU-kunvenojn. Iomete post la foriro de Dafydd, ankaŭ Marko forlasis la BK-n. Li estis kapabla oficisto kiu parolas plurajn lingvojn, krom E°-n, kaj li havis la eblecon labori en la diplomataj medioj. Ni do ne povis malhelpi lin en tiu nova defio kaj li laboris por la BK ĝis fine de aprilo 2005. Ek de majo 2005 Vesna Obradoviĉ, el Slovenio, parttempe laboras por EEU. En Belgio ni ne forgesu la agadojn de Germain Pirlot kaj de Dan Van Herpe, kiuj dum jaroj informis kaj la gazetaron kaj la politikistojn pri la lingva diskriminacio en EU.

Dum la UK en Vilnius en 2005, novaj estraranoj kuniĝis al ni, tiel ke ni povis aldoni definitivan liston al la statuto por publikigi en la Belga Ŝtatgazeto.

Ankaŭ dum la UK en Florenco en 2006 okazis EEU-kunvenoj kie la estraranoj interrilatis kun la kongresanoj kaj kie novaj projektoj estis prezentitaj. Nia juna estrarano Peter Balaz okupiĝas pri multaj aferoj kaj partoprenas en pluraj E°-aranĝoj, reprezentante EEU-n.

Nun ni preparas la 7-an EEU-kongreson en Maribor, Slovenio. Vesna Obradoviĉ kaj Zlatko Tiŝljar, nia kara sekretario, arde laboras por sukcesigi tiun unuan kongreson en nova EU-lando. Kaj felice por ni belgoj, Slovenio estas ankaŭ la unua nova EU-lando kies mono estas la eŭro.

Kion nun faras EEU? Daŭre ni skribas, lobias por ke E° fariĝu komunikilo en la eŭropaj instancoj. Senĉese ni informas pri multaj aferoj.

Ekzemple, pasintan jaron ni disdonis al ĉiuj EU-deputitoj invitilojn al la Florenca UK, la resumon de la raporto Grin, kaj ne forgesu ke ĉiuj dokumentoj estis tradukitaj en la gepatran lingvon de la deputito. Dank al la kunlaboro de Georgo Handzlik, estrarano de EEU kaj edzo de la pola EU-deputitino Margareta Handzlik (kiu flue parolas E°-n), ni havis aliron al la propraj poŝtkestoj de la deputitoj en la brusela EU-parlamentejo. Post Florenco ni disdonis al ili DVD-jn pri E°, kaj mi rimarkis dum konversacioj ke efektive pluraj konsultis la DVD-jn kaj kelkaj estis interesitaj pri la lingvo E°. Nia politiko estas tiu de ĉiama ĉeesto en iuj ajn kunvenoj, konferencoj kaj aliaj. Pasintan oktobron, nia prezidanto Sean O’Riain organizis privatan vespermanĝon kun nia mecenato Etsuo Miyoshi en iu fama hotelo en Bruselo. La invititoj al tiu vespero estis EU-deputitoj, reprezentantoj en la diplomataj medioj kaj (kelkaj famaj) profesoroj de internaciaj universitatoj. Ili miris pri la lingvo E°, ĉar kompreneble la plej granda parto de la konversacio okazis en E°, pro la ĉeesto de Sinjoro Miyoshi. Mi interpretis ĉu al la nederlanda ĉu al la franca, sed plurfojojn ili eĉ jam komprenis antaŭ mi tradukis. El tiuj renkontiĝoj ni lernis ke sen la apogoj de la membro-ŝtatoj E° ne estos subtenata far la Eŭrop-Unia Komisiono. Tio estis la respondo de unu profesoro, konsilanto de EK, kiu favoras al E° sed kiu diris ke ĝis nun neniu lando de la Eŭropa Unio faris la proponon por enkonduki E°n kiel praktikan internacian komunikilon. Li ankaŭ diris ke ĉiuj landoj volas protekti la propran lingvon sed ke ili konscias ke oni ankaŭ bezonas interkomunikilon kaj ke ĝis nun nur la angla povas funkcii tielcele! 

Kaj kion ni proponas al la EU-LA-j? Partoprenu al politikaj debatoj kaj konferencoj de asocioj kaj organizaĵoj en via lando.

Ni kutimas ĉeesti kunvenojn de la diversaj partioj, krom de la ekstremdekstraj, kaj klopodas influi la decidpovulojn laŭ la ekonomia flanko. Ĉu ili akceptas ke niaj brilaj studentoj ne rajtas obteni la gravajn postenojn en instancoj aŭ entreprenoj ĉar ili ne estas “Native speaker English”? Persone mi partoprenas al multaj tiaj kunvenoj en la sino de FAIB, kaj aŭdas la nunan plendon ĉe la belgaj kunlaborantoj de tiuj entreprenoj. Fakte ili furiozas ĉar tiuj “Native speakers” estas malpli bonaj spertuloj en la profesiaj fakoj, kaj ofte devas demandi klarigojn al la belgoj antaŭ ili povas redakti la anglan tekston! Imagu!

Tamen ni devas atentigi vin por ne esti “misiistoj” de E°. Neniu ŝatas tion. Nur faktoj interesigas homojn. Mi neniam puŝas homojn al la lernado de E°. Sed mi jes konfirmas nian renkontiĝon kaj dankas pro la ebleco interparoli (pri iliaj preferoj kaj hobioj), kaj mi ĉiam klopodas eltiri de ili demandon pri kiu mi poste rete respondas. Kompreneble je la fino de mia respondo mi aldonas kelkajn interesajn E°-retpaĝojn.

Mi povas daŭre rakonti al vi anekdotojn, sed kun plezuro mi respondos al viaj demandoj.

Memoru ke la Eŭropa Unio estas por ni ĉiuj granda avantaĝo, kvankam ne perfekta, kaj ke la Eŭropa Esperanto-Unio estas la rimedo al enkonduko de lingva egaleco en Eŭropo. Do subtenu EEU-n.

 Dankon,

 

Aldone pri la kongreso en 2000 en Oostende:

Kara Zlatko,

Nur
la Provinco Okcidenta Flandrio (estas 10 provincoj en Belgio) subtenis finance. Sed ni obtenis grandan materialan helpon de la urbo Oostende kiu senpage disponis al ni la Fest- kaj Kulturpalacon + cxiuj kostojn (elektro, purigado, arangxo de la salono, ktp). Gxi ankaux donis 40 biciklojn dum tutan tagon, metis montrilojn cxie en la urbo, pendis pli ol 50 E°-flagojn tra la urbo, metis grandegan flagon (500/800) sur la tegmento de la urbodomo, metis al nia dispono kelkajn oficistojn dum la kongreso.
Aliflanke mi rikoltis por nia kongresa libro pli ol 3000 EUR de reklamo de hoteloj, restoracioj kaj vendejoj.
Ni ankaux povis viziti senpage kaj urbajn kaj provincajn muzeojn en Oostende kaj apude.
Plie ni kunvenis (senpage post multaj malfacilajxoj !) en
la Euxropa Parlamentejo en Bruselo.
La regxo Albert II-a estis la alta protektanto de la kongreso. En la 60-aj jaroj la regxo Balduino estis tiu de
la UK en Bruselo.
Cxar ni sukcesis interesigi preskaux la tutan politikistaron (ni ecx bezonis 2 honorkomitatojn!) E° igxis pli bone konata en Belgio. Tamen ni ankoraux ne sukcesis enkonduki gxin en la lernejojn.

 

Flory Witdoeckt, 2007

 

Ni rekomendas:

banner-hymny.jpg lingvo_info_banner_120x90_eo.jpg 160x600_1_eo.jpg ligbutono2.jpg
www.europo.eu, © 2010 EEU
Retejon subtenas Etsuo Mijoshi de Swany Corporation