9-a Eŭropa Esperanto Kongreso de EEU - Irlando 2012

Kiel jam antaŭe konate la 9-a Kongreso de EEU okazos de la 16-a ĝis la 20-a de julio 2012 en okcidentirlanda urbo Galivo (Gaillimh / Galway). Detalaj informoj kaj la reta aliĝilo estas troveblaj en la kongresa retpaĝo (www.eeu-kongreso.webnode.com). La informfaldfolion en kiu troveblas ankaŭ informoj pri la kotizoj vi povas elŝuti ĉi tie. Aliĝi vi povas rete ĉi tie aŭ sendante la aliĝilon perpoŝte. Printebla papera aliĝilo estas elŝutebla ĉi tie. LKK presigis ankaŭ belajn reklamafiŝojn je B-2 formato kiujn vi povas mendi por via klubejo/asociejo sendante retmesaĝon al europaesperantounio ĉe gmail.com. La unua limdato por aliĝi kaj pagi la kongreskotizon – kompreneble la plej favora – estas la 30-a de septembro. Ni invitas vin eluzi tiun ĉi okazon kaj kuraĝigi nian LKK kiu kun pli da entuziasmo plupreparos la kongreson, se fine de tiu ĉi limdato estos respektinda nombro da aliĝoj.
 
Ĉi-foje ni provis ion tute novan. LKK estas personoj el profesia neesperantista teamo de la Galiva entrepreno, kiu havas bonajn kontaktojn ne nur kun la urba administracio, sed ankaŭ kun ĉiuj lokaj instancoj kiuj gravas por la kongreso kaj povas pli bone ol amatoroj ricevi diversajn rabatojn, subvenciojn, elekti hotelojn, organizi atrakciajn kulturprogramojn kaj turismajn vizitojn.
 
La kompletan administracion kun la esperantistoj inkluzive la financojn prizorgos nia amatora teamo kies kunordiganto estos Seán Ó Riain kaj kunordiganto kun LKK kaj la plenumdirektoro Maja Tišljar. Ĝis nun tiu kunlaboro tre bone funkciis kaj se tiel daŭros ĝis la fino, ni supozas ke ni havos pli bonan kongreson ol iun ajn ĝis nun. Ni invitas la legantojn diskonigi tiun ĉi informon.

Ni rekomendas:

banner-hymny.jpg lingvo_info_banner_120x90_eo.jpg 160x600_1_eo.jpg ligbutono2.jpg
www.europo.eu, © 2010 EEU
Retejon subtenas Etsuo Mijoshi de Swany Corporation