EŬROPA IDENTECO EN LA POLA DAVOS

 

EŬROPA IDENTECO EN LA POLA DAVOS

 

            En Krynica oni ankoraŭ vestas kravatojn, dum en Davos ili estas malpermesitaj. Ne nur per tio la Monda Ekonomia Forumo en Svislando kaj la Ekonomia Forumo en Pollando diferencas unu de la alia, tamen ili ambaŭ ĉiam pli servas la saman celon, konstrui favoran klimaton de la politika, ekonomia kaj kultura kunlaboro en la mondo.

La fonto

            Krynica estas ĉarma sudpollanda kuracloko en la Beskid-montaro, precize en tiu ĝia parto, kies ĉefurbo estas Novsonĉo, pole Nowy Sącz. La urbo spite sian nomon tute ne estas nova, ĝi ekzistas pli ol sep jarcentojn kaj famas pro valoraj monumentoj kaj multfaceta aktiveco de siaj loĝantoj. En la jaro 1992, kiam por Pollando malfermiĝis la ŝanco aliĝi al Eŭropa Unio, ĝuste en Novsonĉo naskiĝis la ideo establi forumon de sendependa diskutado pri aferoj de la centra kaj orienta Eŭropo. La lanĉinto de la ideo, parlamentano Zygmunt Berdychowski emfazis la devon de Pollando konservi siajn rilatojn kun la orientaj najbaroj, por eviti aliforman dividon de la kontineto. La pola nomo de la kuracloko, Krynica, signifas fonto, ĝi estas ankaŭ fonto de ideoj.

            La ideon kaj la nomon de la Ekonomia Forumo en Krynica sendube inspiris la Monda Ekonomia Forumo en Davos kaj ĝi baldaŭ famiĝis kiel la “pola Davos”. Unue ĝi altiradis elitojn de la centra kaj orienta Eŭropo, sekve influpovajn personojn el la tuta mondo. Ĉijare ĝi okazis jam la 16-an fojon. El 40 landoj venis 1300 personoj, reprezentantoj de la ekonomia, socia, kultura kaj politika vivo, inkluzive pluraj eksaj prezidentoj, ministroj kaj aktualaj ĉefministroj de Pollando kaj Ukrainio.  En tiu elita societo la unuan fojon eklumis la verda stelo.

La forumo 

            En Novsonĉo aktivas grupo de esperantistinoj, kiun komandas Halina Komar. Pasintjare ili sukcesis enkonduki Esperanton en la studprogramon de la loka Uiniversitato de Tria Aĝo. Mi havis la plezuron kontribui al tiu sukceso, sed tute en imagis, ke la triaaĝaj studentinoj de Esperanto evidentiĝos la plej aktiva grupo de la tuta universitato. Tiu socia altlernejo, en kiu ĉefe studas pensiuloj, ĝuas prestiĝon en la urbo interalie dank' al  ĝia dinamika direktorino Wiesława Borczyk. Ĝuste ŝi aranĝis al la universitato la rajton partopreni la forumon en Krynica kaj la esperantista grupo proponis temon, kiu evidentiĝis bonvena : Lingva politiko – kia modelo por Eŭropo?

            La propono perfekte  enskribiĝis en la ĝeneralan temon de la ĉijara forumo:  Eŭropaj defioj – demandoj pri nova identeco de Eŭropo.  Lingva politiko akceptita kiel temo de unu el panelaj diskutoj en la prestiĝa internacia aranĝo estis ne sola sukceso de la esperantistoj. La alia estis tio, ke por ili estis rezervitaj en la forumo ok oficialaj akreditoj. Necesis urĝe selekti okpersonan teamon por la panelo. Helpante Halina Komar en tiu tasko ni ĝoje konstatis, ke ne mankas en Pollando esperantistoj kompetentaj por tiu rolo. La ĉefrolanto nature devis esti s-ino Margareta Handzlik, deputito de  la Eŭropa Parlamento. Invitojn al la aliaj tri panelanoj estis senditaj eksterlanden nome al Barbara Despinay (Francio), Zlatko Tišljar (Slovenio) kaj Peter Baláž (Slovakio).

            La paneldiskuto okazis la 8-an de septembro 2006. Je la 13:30 la salono en la akvotrinkejo estis plenplena, kolektiĝis proksimume 60 personoj. La aranĝo de la diskuto estis perfekta laŭ la organiza kaj teknika vidpunktoj. Nenio mirinda, la forumo en Krynica havas jam 16-jaran tradicion. Funkciis interpretkabinoj por tri lingvoj, nome la pola, angla kaj rusa. Kaj jam en tiu fakto estis videbla grava problemo de Eŭropo . Suferis ĝin Zlatko Tišljar. Scipovante kelkajn eŭropajn lingvojn, li devis legi sian referaĵon en la angla, kiun li ne parolas. 

La  panelo                                                      

             Margareta Handzlik gvidis la diskuton kaj ankaŭ mem kontribuis al ĝi per sia brila prezento de la lingva problemo en la  Eŭropa Parlamento. Helpate de videoilustraĵoj ŝi demonstris komplikan reton de la reciprokaj tradukpadoj inter la 21 lingvoj de la Eŭropuniaj landoj, kaj ties financajn implicojn kalkuleblajn en miliardoj da eŭroj.  La parlamentanino atentigis pri drasta malobservado de la fundamenta principo de la  Eŭropa unuiĝo, nome la samrajteco de ĉiuj lingvoj. Konklude ŝi prezentis avantaĝojn laŭ la jura, ekonomia kaj morala vidpunkto, kiuj rezultus el akcepto de unu neŭtrala, pontolingvo.

            Barbara Despinay, doktoro pri ekonomio, reprezentanta la Nacian Centron de Sciencaj Esploroj ĉe la fama Sorbono priparolis rilaton inter la kultura identiĝo en regionoj kaj ĝia ekonomia evoluo. Rezulte de siaj esploroj en minoritataj regionoj,  ŝi konstatis des pli efikan ekonomian evoluon, ju pli forte identiĝas kun koncerna regiono ĝiaj loĝantoj.

            Zlatko Tišljar, elstara teoriulo pri la temo “eŭropa identeco”, kaj sekretario de Eŭropa Esperanto-Unio difinis diversajn aspektojn  de la nocio “identeco”, pledis por sistema tiudirekta edukado, kiel nepra kondiĉo de sukcesa unuiĝo de la kontineto. La preleganto, kiu mem konsideras sin kroato, sloveno kaj eŭropano samtempe emfazis la alian kondiĉon por konstrui komunan eŭropan indentecon, nome komunan lingvon, kiu garantius al eŭropanoj reciproke rilatiĝi surbaze de la lingva egaleco.

            La kvara panelisto, Peter Baláž, junulo el Slovakio, interalie reprezentanto de TEJO prezentis mallongan informfilmon pri Esperanto, aranĝita en 25 lingvoj, eksponantan la  ĉefajn “virtojn” de la lingvo internacia, ia.ĝian neŭtralecon, facilecon, amikecon, toleremon, pacon.

La diskuto 

            Post la eldiroj de la “panelistoj” komenciĝis ĝenerala diskuto, kiun ardigis elpaŝo de brito, konsideranta la lingvan problemon en la mondo solvita per la angla. Li kontraŭstaris Esperanton, kiel senkultura lingvo. Krome la brito konstatis, ke instruante al homoj lingvon internacian, oni malebligas al ili ĝui legadon de Ŝekspiro en originalo.

            Tuj leviĝis demando, ĉu averaĝa brito entute facile komprenas la lingvaĵon de antaŭ kelkaj jarcentoj. D-ro Ilona Koutny, hungarino, kiu  gvidas Interlingvistikan Studumon en la Universitato de Poznano, konsciigis al la brito, ke Esperanto estas lingvo, kiu absorbis la ĉefajn verkojn de la monda literaturo, kaj en kiu kreiĝas originala literaturo. Tiel valora literaturo, aldonis d-ro Zbigniew Galor el la universitato en Poznano, ke brito William Auld estis nomita kandidato al Nobelpremio.

            D-ro Witold Stępniewski, vicrektoro de la Teknika Universitato en Lublino starigis la ŝajne simplan, sed tamen malfacilan demandon: Kion signifas la nocio “lingvokono”. Li aludis katastrofajn rezultojn de ĉijaraj  maturecekzamenoj pri la pola lingvo. Jen la 19-jaraj gejunuloj fiaskas pro la gepatra lingvo, kiun ili parolas ekde la infaneco, kiel 7-jaruloj komencis lerni la lingvon en lernejo kaj post 12 jaroj de lernado tamen ne konas ĝin sufiĉe. Kiel do mezuri la konon de fremda lingvo? Kian ŝancon havas ne-brito, kiu kuraĝas konkurenci je posteno en eŭropunia instanco kontraŭ denaska brito?  Kaj kio estas “lingvokono” laŭ aŭtoroj de flugfolioj, en kiuj oni promesas instrui la anglan dum tri monatoj?

            La subskribinto de tiu ĉi artikolo ankaŭ kontribuis al la diskuto pri la sama temo, rakontante pri sia sperto dum la instruado de Esperanto en la Pekina Universitato. Ĉiuj miaj studentoj lernas jam ok jarojn la anglan lingvon kaj neniu ĝin parolas, dum post tri monata lernado de la lingvo internacia kelkaj personoj ekparolis Esperante. El la la publiko estis aludita  “La Zamenhof-strato”. Oni trovis ĝin libro, kiu pruvas la valoron de Esperanto kiel literatura pontolingvo. Kun plezuro mi povis anonci, ke tri jarojn post ĝia publikigo en Esperanto, ĝi jam atingis dek eldonoj en diversaj lingvoj, krome ses tradukoj jam estas pretaj por eldono, kontinuas tradukado en kvin aliaj lingvoj kaj venas novaj tradukproponoj.

Konkludoj 

            En Krynica la esperantistoj sukcesis prezenti la lingvan problemon en Eŭropo al neesperantista publiko en ĝia influpova, elita nivelo. Estis uzitaj tri diversaj manieroj. Eble la plej grava estis la paneldiskuto, sed ne malpli gravas, ke ĝi lasis firman spuron en la oficialaj dokumentoj. La kvar panelanoj estis prezentitaj per siaj portretoj kaj funkcioj en la bela albumo de la aktivaj partoprenantoj kaj en la programlibro estas esence priparolita la temo de la paneldiskuto pri la lingva politiko en Eŭropo.

            La tria maniero de la esperantista partopreno estis la informa stando pri Esperanto. Ĝi estis organizita kaj priservata de Pola Esperanto-Junularo, kiun reprezentis en Krynica Anna Stachowicz el “Varsovia Vento” kaj Leszek Dobrowolski el “E-Senco”, funkcianta en la Universitato de Adam Mickiewicz en Poznano. Tiel okazis la malofta en nia movado intergeneracia  kunlaboro, la triaaĝuloj kaj la gejunuloj man-en-mane agis por la sama celo.

            La vera heroino de la tuta afero estas Halina Komar, kiu iniciatis la enkondukon de Esperanto en la Ekonomian Forum de Krynica kaj faris multmonatan laboron, plenan de malfacilaĵoj kaj surprizoj. Ŝi havis stabon de sindonemaj kunlaborantoj, kiel Danuta Kowalska, Jolanta Kieres kaj aliaj. Ili ne nur faris la organizan laboron, sed ankaŭ gastigis la alvenintajn esperantistojn. Ili loĝis ĉe Halina Komar mem, sed ankaŭ ĉe Stanisława Zaczyk, Krystyna Kulej-Dulak kaj Krystyna Stendera.

            La lingva panelo de la16-a Ekonomia Forumo en Krynica estis unu el la cento da diverstemaj diskutoj, tamen ĝi estis unusola, kiun organizis nek iu ŝtata instanco, nek riĉa entrepreno aŭ organizaĵo, sed grupo de entuziasmuloj, kapablaj trovi sian bazon en la Socia Universitato de Tria Aĝo kaj engaĝi por sia projekto kompetentajn esperantistojn el Pollando kaj Eŭropo. Jen la Novsonĉa fenomeno.

Roman Dobrzyński

Ni rekomendas:

banner-hymny.jpg lingvo_info_banner_120x90_eo.jpg 160x600_1_eo.jpg ligbutono2.jpg
www.europo.eu, © 2010 EEU
Retejon subtenas Etsuo Mijoshi de Swany Corporation