De eǔropaj institucioj al eǔropa popolo

 

Umberto Broccatelli: De eǔropaj  institucioj al eǔropa popolo.

Fronte al kongreso de asocio kiu nomiĝas “sen-naci-eca” oportunas diri kelkajn vortojn pri la koncepto  “nacio”.  En si mem ĝi ne estas nepre negativa koncepto:  ĝi difinas homgrupon kiu havas kelkajn komunajn karakterizojn, kiuj plej ofte  rilatas al komuna loĝata teritorio, al tradicioj kaj precipe al komuna lingvo. Alia afero estas se oni parolas pri naciismo kaj pri naciaj ŝtatoj.

La ideo pri “nacio”, en la moderna senco de la vorto, naskiĝis el la franca revolucio, kiam la franca popolo leviĝis kontraǔ la franca reĝo, starigante sin kiel “franca nacio”, sub la devizo “libereco, egaleco kaj frateco”. La franca nobelaro almilitis sian landon per la helpo de alilandaj nobeloj, de alilandaj reĝoj.  Tiel la lukto de la “franca nacio” kontraǔ la franca reĝo, fariĝis lukto de la franca nacio kontraǔ aliaj reĝoj, kaj finfine kontraǔ aliaj nacioj. La ideo ke popolo koincidas kun nacio vastiĝis al la ceteraj landoj de Eǔropo.

La deknaǔa jarcento estis en Eǔropo la jarcento de la naciaj ŝtatoj, kiam triumfis la principo de nacieco, laǔ kiu ĉiu nacio devus havi propran ŝtaton sendependan kaj suverenan. Tamen la limoj de la teritorio, kiu devus aparteni al iu difinita nacio, ne estas ĉiam klare difineblaj kaj la difino mem de nacio estas malsama laǔ la malsamaj vidpunktoj.  Plejofte estis la ekzisto mem de ŝtato tio kio difinis nacion.

Naciismo estas la ideo ke ŝtato devas koincidi kun nacio. Nacio fariĝis preskaǔ sinonimo de ŝtato. La tuta popolo devis identiĝi kun la ŝtato-nacio. Ŝtato-nacio fariĝis la idolo al kiu ĉio alia devis esti oferita.

Tiu principo fine havis kiel katastrofan rezulton la unuan mondmiliton, en kiu milionoj da homoj pereis kaj la semoj de novaj malpacoj kaj militoj estis ĵetitaj.

Kiam la unua mondmilito estis proksima al la fino, la Usona Prezidanto Wilson lanĉis projekton pri Societo de la Nacioj starigota por certigi daǔran pacon inter la popoloj kaj eviti novajn militojn.

Kontraǔ tiu projekto klara leviĝis la voĉo de Luigi Einaudi, estonta Prezidanto de la itala Respubliko, kiu en letero subskribita kiel Iunius aperinta  la 5an de januaro 1918 en “Corriere della Sera”, skribis: «...se la historia sperto vere estus instruanto pri la vivo, ĉiuj paroloj pri la societo de la nacioj faritaj en ĉi lastaj monatoj de milito nepre aperus kiel vanaj, se oni nur rememorus la mizeran finon de la ĝis nun faritaj provoj ... de societoj de nacioj komprenitaj en la senco de konfederacioj de suverenaj ŝtatoj, kaj la grandiozan sukceson de tiu alia tipo de societo de nacioj, kiu kulminas en la transformiĝo de la antaǔe ekzistantaj suverenaj ŝtatoj en provincojn de ununura pli vasta suverena ŝtato... 

...Legeblas en ĉiuj historioj de la konstitucioj, kiel la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Norda Ameriko vivis sub du konstitucioj: la unua preparita de la kongreso en 1776 kaj aprobita de la ŝtatoj en februaro 1781; la dua aprobita de la nacia konvencio la  17an de septembro 1787 kaj ekvalidiĝinta en 1788. Sub la unua, la tute nova unuiĝo baldaǔ minacis dissolviĝi. Sub la dua, Usono fariĝis giganto. Sed la unua konstitucio parolis ĝuste pri konfederacio kaj pri unuiĝo de 13 ŝtatoj, same kiel hodiaǔ oni parolas pri societo de la Nacioj, kaj oni deklaris ke ĉiu ŝtato gardas sian suverenecon, siajn liberecon kaj sendependecon kaj ĉiun povon, jurisdikcion kaj rajton ne eksplicite delegitan al la federacia registaro.  La dua kontraǔe ne plu parolis pri unuiĝo de suverenaj ŝtatoj, ĝi ne estis interkonsento inter sendependaj registaroj; sed ĝi devenis de ago de volo de la tuta popolo, kiu estigis novan ŝtaton, malsaman kaj superan al la ŝtatoj malnovaj.»

Tiel skribis Einaudi.

La distingo inter konfederacio – kiu estas iaspeca daǔra alianco inter ŝtatoj, kiuj konservas la finan decidorajton – kaj federacio, kiu estas ŝtato, - kun propraj decidorajtoj pri la objektoj. kiujn la membro-ŝtatoj transdonis al ĝi – estas esenca, kvankam ofte ne klara eĉ  al politikistoj kaj al ĵurnalistoj.

Antaǔ la dua mondmilito Carlo Rosselli (poste murdita kune kun sia frato Nello en Francio, fare de agentoj de la itala faŝisma reĝimo) pri la supreniro de naziismo en Germanio skribis:: «En tiu ĉi tragika atendo ne ekzistas alia savo. Ne ekzistas...  alia eksterlanda politiko. Unuigitaj Ŝtatoj de Eǔropo, Eǔropa Asembleo. La cetero estas vana parolo, la cetero estas katastrofo... Programi ... jam nun  kunvokon de eǔropa asembleo, konsistanta el delegitoj elektitaj de la popoloj,  kiu en absoluta egaleco de rajtoj kaj de devoj  ellaboru la unuan federacian konstitucion eǔropan, nomumu la unuan eǔropan registaron, fiksu la fundamentajn principojn de la eǔropa kunvivado.»

Post la dua mondmilito la demando pri reorganizo kaj unuigo de Eǔropo denove prezentiĝis, kun la alternativo inter “kunlaborado interŝtata” kaj federacia unuiĝo.

Jam dum la milito - kiam la naziaj armeoj okupadis grandan parton de Eǔropo – en Ventotene, malgranda itala insulo de la Tirena Maro,  la lukto por eǔropa unuiĝo fariĝis ne plu teoria sed praktika, danke al la voĉo de Altiero Spinelli.

Tre juna li partoprenis en la kaŝa aktivado kontraǔfaŝisma, en la vicoj de la itala komunista partio, kies junulara sekretario por centra Italio li estis.  Nur 20-jaraĝa, la 23an de junio 1927, li estis arestita kaj kondamnita je 16 jaroj kaj 8 monatoj da  prizoneco fare de la faŝista Speciala Tribunalo.  Post 10 jaroj da karcero li devintus esti liberigita, pro kelkaj amnestioj, sed li estis ekzilita en la tirena insulo Ponza, kaj, ekde junio 1939, en la insulo Ventotene. Tie li renkontis Eugenio’n Colorni, kiu jam estis en la insulo kune kun la edzino Ursula Hirschmann (kiu, post la morto de Colorni, fariĝis lia edzino)  kaj poste Ernesto’n Rossi.

En Ventotene ekde 1937 Spinelli estis definitive forlasinta la komunistan partion; la krimoj de Stalin, kiu en tiu periodo kondamnigis kaj eliminigis la malnovajn kamaradojn de revolucia lukto, estis decidiga  kaǔzo de tio. Li profunde  meditis pri la problemoj  de libereco kaj de demokratio, estante necerta pri la estonteco de sia politika engaĝiĝo.

La lego de la malnovaj artikoloj de Luigi Einaudi kontraǔ la senpoveco de la Societo de la Nacioj por ŝirmado de la paco kaj kelkaj eseoj de anglaj aǔtoroj pri la avantaĝoj de la federacia sistemo en politiko kaj en ekonomio pripensigis lin pri la estonteco de Eǔropo kaj pri la vojo por eviti novajn, pli kaj pli sangajn militojn: naskiĝis do en li, ankaǔ helpe de la diskutoj kun Ernesto Rossi, Eugenio Colorni kaj Ursula Hirschmann, la konvinko pri la neceso estigi Eǔropan Federacion.

En Manifesto, por Eǔropo libera kaj unuigita (konata kiel “Manifesto de Ventotene”) estas eldiritaj ne nur la ideologiaj premisoj, sed ankaǔ la rimedoj por atingo de eǔropa unuiĝo. Ĉefe elstaras du fundamentaj politikaj ideoj:  la unua estis ke la federacio ne estis prezentita kiel bela idealo, al kiu oni omaĝu por poste okupiĝi pri io alia, sed kiel celo por kies atingo oni devas agi nun, en nia nuntempa generacio. Ne temis pri invito al revado, sed pri invito al agado.

La dua signifoplena ideo konsistis el la aserto ke la lukto por eǔropa unueco estis kreonta novan dislimon inter la politikaj  frakcioj, malsaman ol tiu de la pasinteco.

Pri tiu dislimo mi atentigas la homojn kiuj difinas sin progresemaj.

Skribis Spinelli: «... La dividolinio inter progresemaj partioj kaj reakciemaj partioj nun ne plu iras laǔlonge de la formala linio de pli granda aǔ malpli granda demokratio, de pli aǔ malpli multa socialismo starigenda, sed laǔ la substanca kaj tute nova linio kiu disigas tiujn kiuj konceptas kiel esencan celon de la politika lukto la malnovan,  t.e. la konkero de la nacia politika povo – kaj kiuj favoros, eĉ pretervole, la ludon de la reakciaj fortoj lasante ke la inkandeska lafo de la popolaj pasioj solidiĝu en la malnova muldilo, kaj ke la malnovaj absurdaĵoj restariĝu – kaj tiuj, kiuj vidos kiel ĉefan taskon la kreon de solida internacia ŝtato, kiuj adresos al tiu celo la popolajn fortojn kaj, eĉ konkerinte la nacian povon, utiligos ĝin tutunue kiel ilon por realigi la internacian unuecon.......... »

Oni  klopodos, plu diras la Manifesto, «konstrui solidan federacian ŝtaton, kiu disponu pri eǔropa armeo anstataǔ la naciaj armeoj; decidige disrompu la ekonomiajn aǔtarciojn, dorsan spinon de la totalismaj reĝimoj; havu la organojn kaj la sufiĉajn rimedojn por plenumigi en la unuopaj federitaj ŝtatoj siajn decidojn celantajn al gardado de komuna ordo, tamen lasante al la ŝtatoj mem la aǔtonomecon, kiu permesu flekseblan artikiĝon kaj disvolviĝon de politika vivo, laǔ la apartaj karakterizoj de la diversaj popoloj.»

La alternativo inter konfederacio kaj federacio klare montrita de Luigi Einaudi jam je la fino de la unua mondmilito denove prezentiĝis post la fino de la dua mondmilito.

La Manifesto de Ventotene, verkita en la mezo de la dua mondmilito, supozis ke post la milito en la eǔropaj landoj, kies naciaj ŝtatoj estis disbatitaj kaj detruitaj, povos okazi popola revolucia movado por konstrui novan ordon en formo de eǔropa federacio. Sed, je la fino de la milito, la dispartigo de la mondo laǔ du influzonoj, la Usona kaj la Sovetia,  faligis la iluziojn  pri memstara rolo de Eǔropo en la kadro de la monda politiko.

Eǔropo estis dividita per fera kurteno ekde la Balta Maro ĝis Triesto, ĉe la Adriatiko.

La orienta parto de Eǔropo falis sub la hegemonion de Sovetio, kiu sufokis per armoj ĉian klopodon al devojiĝo. En la Okcidenta parto de Eǔropo  Usono orientiĝis al hegemonio de ekonomia tipo kaj alprenis la rolon de defendanto kontraǔ la danĝero komunisma, restarigante la malnovajn strukturojn naci-ŝtatajn. Tio faligis la iluziojn povi efektivigi la projekton de politika unuigo de Eǔropo en la komenca fazo de rekonstruado.

La 19an de septembro 1946 parolado de Winston Churchill subtenis  “ian specon de Unuigitaj Ŝtatoj de Eǔropo”, kiuj tamen havis la karakterizon de “Eǔropo de la Patrioj” pli ol de federacio.

Ekde tiam la klopodoj por konstruo de eǔropa unueco denove direktiĝis alterne inter konfederacia vojo, tio estas kunlaborado interregistara,  kaj starigo de supernaciaj organoj, tio estas  laǔ la federacia principo.

La Marshall-plano, tio estas la Usona programo de helpo al la rekonstruado de la eǔropaj landoj el la detruoj de la milito, estintus granda oportuna okazo por ekmarŝigi unuiĝon de Eǔropo, sed bedaǔrinde la eǔropaj regantaj klasoj ne kapablis kompreni ke komuna programo bezonas komunajn instituciojn, t.e. vera kaj efektiva eǔropa registaro. El diplomatara konferenco naskiĝis OECE (aprilo 1948) – la Eǔropa organizo de Ekonomia Kunlaborado), kiu ne povis iri trans simpla interŝtata kunlaborado, kaj oni ili ekirigis la rekonstruadon restarigante tiujn ekonomiajn naciismojn, kiuj estis ĝuste unu el la kaǔzoj de la milito.

De tiu tempo estas deklaro de Spinelli, kiun oni povas difini profeta: “Hodiaǔ usonanoj estas al ni Eǔropanoj malavaraj amikoj, sed, se ni ne unuiĝos, ili pli-malpli baldaǔ fariĝos postulemaj mastroj”.

Reproponis la ideon pri unueco de Eǔropo la franca ministro pri eksterlandaj aferoj Robert Schuman, kiu, laǔ sugesto de Jean Monnet lanĉis la 9an de majo 1950 la projekton pri Eǔropa Karbo-Ŝtala Komunumo, per historia deklaro, kiu asertis: “La monda paco povos esti savata nur per kreaj klopodoj, proporciaj al la danĝeroj ĝin minacantaj....Eǔropo ne povos estiĝi en unu fojo, nek ĝi estos tute konstruita samtempe; ĝi stariĝos el konkretaj realigoj, kiuj tutunue kreu faktan solidarecon...    La franca registaro proponas meti la tuton de la franca-germana produktado de karbo kaj ŝtalo sub komunan Altan Aǔtoritaton, en la kadro de organizaĵo malfermita al la partopreno de la ceteraj landoj de Eǔropo.

La kunfando  de la produktadoj de karbo kaj de ŝtalo tuj certigos la estigon de komunaj bazoj por la ekonomia disvolviĝo, unua etapo al la Eǔropa Federacio...

...La nova Alta Aǔtoritato, kies decidoj estos devigaj por Francio, por Gemanio kaj por la ceteraj landoj kiuj aliĝos, konsistigos la unuan konkretan kernon de Eǔropa Federacio, nepre necesan por la gardado de la paco».

Al la propono aliĝis Italio kaj la tri landoj de Benelukso: tiel naskiĝis la “malgranda Eǔropo”, nome la “sesopa Eǔropo”. La 20an de junio 1950 komenciĝis en Parizo la konferenco, kiu estigis la traktaton pri la fondo de la Karbo-ŝtala komunumo; al kiu poste aldoniĝis Eǔratomo, tio estas komunumo por kunlaborado pri paca uzado de atomenergio.

Do oni sekvis la tiel nomatan “funkciisman vojon”, kiu estis kritikata de Spinelli, kiu  skribis: «la eǔropa federacio, nepre necesa por la gardado de la paco, ne povas esti la sekvo de unua etapo en kiu oni komunigu nur ŝtalon kaj karbon. Devas esti la eǔropaj parlamento, registaro, juĝistaro, unuvorte la eǔropa ŝtato, la taskito kontroli la produktadon kaj la merkaton de fero kaj de karbo, kaj tial ankaǔ decidi pri la ĝeneralaj kondiĉoj de la eǔropa ekonomio, kaj ankaǔ anstataǔigi per eǔropa armeo la pridubindajn armeojn francan, italan, belgan kaj nederlandan kaj la spektron de renovigita germana armeo.

La politikaj premisoj por tia akto estas kreitaj fare de Schuman. Sed la solaj premisoj ne sufiĉas, se ilin ne sekvas adekvataj agoj.»

La Karbo-Ŝtala Komunumo estis la kerno el kiu evoluis la nuna Eǔropa Unio.

Alia ŝanco por starigo de Eǔropa politika unueco oni havis kun la Traktato pri  Eǔropa Defendo-Komunumo (laǔ la franca nomo CED), kiu celis eviti rearmadon de Germanio kaj volis kunfandi la unuopajn landajn armeojjn en unusolan eǔropan armeon, laǔ la  modelo de la karba-ŝtala komunumo.

En tiu ĉi politika klimato Alcide De Gasperi (kiu intertempe estis alpreninta ankaǔ la rolon de Ministro pri Eksterlandaj Aferoj) tute aliĝis al la federistaj tezoj ellaboritaj de Altiero Spinelli, pledante favore al enmeto en la Traktaton pri la Eǔropa Defendo-Komunumo de devontigo por studi kaj projekti la Eǔropan Konstituci-faran asembleon. La propono estis entenata en artikolo de la CED-Traktato  (EDK) subskribita la 27an de majo 1952, t.e. la fama artikolo 38, kiu decidis, interalie, la starigon de Asembleo de la Eǔropa Defendo-komunumo, elektita laǔ demokratia bazo.

Sed la CED-Traktato, de kiu dependis, pere de la artikolo 38, la realigon de la Eǔropa  Politika Komunumo, jam ratifita de Germanio kaj de la Beneluks-landoj (sed ankoraǔ ne de Italio, en kiu post De Gasperi formiĝis pli dekstremaj registaroj) iĝis malakceptita fare de la franca Asembleo la 30an de aǔgusto 1954, kiel rezulto de la kuna malamika agado de la komunista partio (ligita al Sovetio) kaj de la konservemaj naciistaj medioj, timemaj antaǔ la perspektivo de malapero de la eǔropaj ekonomiaj landlimoj kaj protektismoj. La ĉefa argumento kontraǔ la defendo-komunumo en Francio estis la kontraǔstaro al naskiĝo de nova germana armeo. Fakte CED estis ĝuste la vojo por eviti tiun renaskiĝon; post ĝia falo, baldaǔ la germana Federacia respubliko  havis sian propran armeon.

Do tiel malsukcesis la klopodoj konstrui demokratajn politikajn strukturojn de unuigita Eǔropo.

Tamen – ĉar neceso de ia antaǔeniro evidentis – baldaǔ malfermiĝis vojo al unuiĝo laǔ la jam spertita “funkciisma metodo”. Ne povante konstrui politikan unuecon, oni provis konstrui ekonomian unuecon, laǔ la modelo de CECA.  Tiel naskiĝis la eǔropa ekonomia komunumo (EEK, france CEE), per traktato subskribita en Romo en la Kapitolo la 25an de marto 1957.

La preamblo de la Traktato pri EEK diras ke la celo estas...  “meti la bazojn de pli kaj pli strikta unuiĝo inter la eǔropaj popoloj por certigi, per komuna agado, la ekonomian kaj socian progreson de iliaj landoj forigante la barilojn kiuj dividas Eǔropon”....  “defendi la pacon kaj la liberecon, alvokante la ceterajn popolojn de Eǔropo aliĝi al tiu klopodo”  ktp.

Sekvis poste aliaj traktatoj (Maastricht, Nico, Amsterdamo) kaj la nombro de la membro-ŝtatoj, kiuj komence estis nur ses (t.e. Francio, Germanio, Italio, Belgio, Nederlando kaj Luksemburgio)  kreskis ĝis la nunaj 27 landoj. La komunumo fariĝis Eǔropa Unio, kiu havas ja kelkajn federaciajn trajtojn, sed restas esence konfederacia, ĉar la decidopovoj restas en la manoj de la unuopaj ŝtatoj.

La nunaj federaciaj karakterizoj estas la komuna parlamento elektita de la civitanoj per rektaj balotoj, tamen kun limigitaj povoj, kaj ĉefe la komuna monunuo Eǔro kun la komuna Centra Eǔropa Banko.

Ne ĉiuj landoj de EK aliĝis al la komuna monunuo, sed Eǔro estas nun la oficiala monunuo de dek tri landoj, nome: Aǔstrio, Belgio, Finnlando, Francio, Germanio, Grekio, Hispanio, Irlando, Italio, Luksemburgio, Nederlando, Portugalio kaj Slovenio kaj aliaj landoj estas pretiĝantaj por aliĝi.

 

La Eǔropa Parlamento estas en la mondo la ununura internacia institucio, kies membroj estas demokrate elektitaj per rekta ĝenerala voĉdonado. Ĝi reprezentas la popolojn de la membro-ŝtatoj.

La Eǔropa Unio celis esti paŝo en la direkto al politika unuiĝo, sed ĝi restas hibrida konstruaĵo, kun kelkaj federaciaj trajtoj, sed kun ĉefe konfederacia karaktero.

Eǔro fariĝis la oficiala monunuo de dektri ŝtatoj, sed  ordinare iu devizo – tio estas monunuo – estas esprimo de ŝtato. kiu havas la povon emisii  kaj mastrumi ĝin.

La ŝtatoj aliĝintaj al eǔro rezignis je la povo emisii propran monon, sed tiu povo ne estis transdonita al supera ŝtato, sed al la Centra Eǔropa Banko, regata komune de ĉiuj aliĝintaj membroŝtatoj, laǔ la principo de unuanimeco,  kun la ĉefa celo gardi stabilecon de la mono.

La ekonomio tamen ne dependas nur de la mon-politiko, sed ankaǔ de la politikoj pri impostoj kaj pri investoj, kiu restis en la manoj de la membro-ŝtatoj.

La Eǔropa Komunumo plilarĝiĝis de la originaj 6 landoj al la nunaj 27, sed la institucioj kiuj devas regi ĝin ne adekvate ŝanĝiĝis. La diversaj faritaj traktatoj provis plibonigi la instituciojn por igi ilin pli funkci-kapablaj, sed la traktatoj estis faritaj de la membro-ŝtatoj, kiuj volis kiel eble plej multe konservi ĉiujn povojn kaj kiel eble plej malmulte transdoni ion al la Unio. La traktatoj estis ja rezultoj de diplomatiaj, interŝtataj  intertraktoj, ne esprimoj de demokratiaj instancoj.

Oni provis eskapi el tiu ĉi senelirejo donante la taskon pretigi tiel nomitan eǔropan “konstitucion” al asembleo formita de reprezentantoj de la Eǔropa Parlamento, de la naciaj parlamentoj kaj de la registaroj. Sed la fina decid-rajto ĉiukaze restis en la manoj de la naciaj registaroj.

Oni atingis rezulton tre malfortan, kiu ne konsistigus paŝon al federacia strukturo de la Komunumo. La Traktato por estigo de Eǔropa Konstitucio (subskribita en 2004) fakte NE estis konstitucio sed, kiel kutime, interŝtata traktato.

La traktato estis jam ratifita per parlamenta vojo de 18 el la 27 subskribintaj ŝtatoj, sed en du gravaj landoj (Francio kaj Nederlando), kie ĝi estis submetita por aprobo al la landa voĉdonantaro, ĝi estis repuŝita.

Nun la Komunumo troviĝas en serioza embaraso pri la demando, kiel antaǔeniri.

La Traktato de Lisbono reprenis kelkajn trajtojn de la t.n. konstitucia traktato, sed ĝi ankoraǔ ne estas ratifita de ĉiuj 27 landoj kaj ĉiukaze ĝi ne estus sufiĉa.

Konstitucio estas la baza leĝo (legge fondamentale aǔ germane “Grundgesetz”) de ŝtato. Se ne ekzistas ŝtato, ne povas ekzisti konstitucio. Unue oni devas decidi, ĉu oni antaǔeniru direkte al federacia strukturo, nome al ŝtato, poste oni decidos pri ĝia baza leĝo.

Por antaǔeniri estus necesa la interveno de la popolo, pere de konstituci-fara asembleo, kiu decidu pri starigo de federacio kaj redaktu ties bazan leĝon.

Nenio estas pli katastrofa ol antaǔeniri per malgrandaj paŝoj kiam oni troviĝas ĉe la rando  de abismo, kiu nin disigas de la celo, kie nur kuraĝa antaǔensalto povus eviti al oni enfalegi en ĝin.  La aferoj statas politike en la jenaj krudaj terminoj: aǔ emerĝas nova Cavour, kapabla dediĉi sin al la konstruo de la eǔropa ŝtato, aǔ la proksima estonteco  de Eǔropo  estos tre malluma.

Iu diris ke la konstruado de Eǔropo estas simila al biciklado: se oni ĉesas pedali kaj do antaǔeniri, tiam oni falas.

La nuna situacio de financa kaj ekononia krizo igus eĉ pli urĝa la plifortigo de la federaciaj trajtoj de la Unio.

Aliflanke la krizo puŝas la ŝtatojn al defendo de siaj unuopaj interesoj, eĉ damaĝe al la intereso komuna. La danĝero de renaskiĝo de emoj al aǔtarcioj, nome al ekonomiaj naciismoj ekaperis.

Ĉu oni havos la kuraĝon konstrui el la EU-landoj – aǔ el kelkaj el ili – federacian strukturon? La alternativo estus disfalo de la Unio kaj reveno al tiuj naciismoj, kiuj jam kaǔzis la pereon de Eǔropo.

Starigi Eǔropan Federacion signifas konstrui ŝtaton. Ĝis nun ŝtatoj konstruiĝis pere de luktoj kaj militoj. La granda defio kiun la eǔropanoj havas antaǔ si estas ke oni konstruu ŝtaton per paca vojo, per interkonsento. Por tio necesas kreskigi ĉe la eǔropanoj la senton pri komuna destino

Estas necese fortigi tiun senton,kaj evidentigi la atingendan celon  ankaǔ per simboloj, kiel komuna flago kaj komuna himno kaj kreskigi komunan senton de aparteno.

 En tio multe rolas ankaǔ la ebleco kompreni sin reciproke, trans la lingvaj baroj. La klopodoj de la esperantistoj iras laǔ tiu direkto.

Pri Eǔropa Himno vikipedio diras:

La Ministrar-Konsilio de Eǔropo oficialigis la Eǔropan Himnon la 19an de januaro 1972 en Strasburgo: la preludo de la “Odo al la Ĝojo”, 4a movimento de la nona simfonio de Ludwig van Beethoven.

La teksto de Friedrich von Schiller ne estis enmetita en la eǔropan himnon pro memkompreneblaj lingvaj kialoj; sed tiu ĉi muziko estas lingvo universala...”

Kiam grupo de samnacianoj volas manifestacii montrante sian nacian identecon, ĝi kunkantas sian nacian himnon. Tion ne povas fari eĉ entuziasmaj subtenantoj de Eǔropa unueco, tion ne povos fari civitanoj de eǔropa federacio, ĉar ili ne havos komunan kanton por kanti en la sama lingvo.

Por havi komunan tekston kanteblan de ĉiuj eǔropaj civitanoj, samrajte apartenantaj al komuna pli granda patrolando, la sola solvo estas liveri al li tekston en neǔtrala lingvo, kiel Esperanto. Mi pensis ke tia teksto, laǔ la muziko de Beethoven kaj parte reeĥanta la versojn de Schiller, devus rekte aludi al la naskiĝo de eǔropa federacio, Mi proponis himnon  kiu komenciĝas, same kiel en la versoj de Schiller, per alvoko al la ĝojo.  Tio estas la ĝojo pro la atingita unueco kaj pro la fino de la interfrataj militoj.

Kantu kune amikaro,

ni la ĝojon festas nur,

Montoĉenoj kaj riveroj estis ofte konsiderataj kiel “naturaj” limoj inter diversaj eǔropaj nacioj. Por konkero de riverbordo aǔ de monto multa sango estis verŝita. Nun ili ne plu estas bariloj interpopolaj.

 

nek rivero nek montaro

plu landlimoj estas nun.

 

Sekvas alvoko al Eǔropo, rigardata kiel komuna hejmo, kiu antaǔe tro longe restis dividita. La dividiteco  nun ĉesis kaj beleco de Eǔropo  povas brilegi. Ĉiu eǔropano estas samrajte ido de komuna patrolando.

 

Ho Eǔropo, hejmo nia,

tro daǔradis la divid'.

Nun brilegu belo via,

ĉiu estas via id'.

 

Eǔropo estas komuna patrolando kaj ĝia flago simbolas la atingitajn unuecon kaj fratecon, post la tempoj de milito.

Via flago kunfratigas