Ekspozicio pri Esperanto okaze de Eŭropa lingvotago en Ljubljana

dátum akcie: 26.09.2008
Okaze de Eŭropa Lingva Tago la 26-an de septembro 2008 en la reprezentejo de Eŭropa Parlamento en Ljubljana (Slovenio) estis malfermata ekspozicio pri Esperanto kiu konsistas el 8 afiŝoj kaj dudeko da e-libroj kaj revuoj. En la solena malfermo je la 12-a horo parolis reprezentantino de la oficejo Maja Kezunovič Krašek, sekretario de Eŭropa Esperanto-Unio Zlatko Tišljar, direktorino de Informoficejo de Konsilio de Eŭropo en Slovenio Kristina Plavšak Kranjc kaj membrino de Eŭropa Parlamento Ljudmila Novak, kiu plurfoje substrekis sian subtenon al Esperanto. Zlatko Tišljar transdonis al ŝi medalon kaj diplomon pri honora membreco en EEU pro ŝiaj meritoj.

Ĉeestis pluraj ĵurnalistoj. Unu rektan intervjuon por la tutslovenia radio Val 202 Tišljar kaj Novak havis dum 10 minutoj kaj Tišljar estis ankaŭ intervjuata por aparta elsendo pri kulturo por la tutlanda slovena televido. Partoprenis ankaŭ pluraj politikistoj kaj esperantistoj inter kiuj ankaŭ du esperantistinoj el Italio. Alparolis la ĉeestantojn en Esperanto ankaŭ sinjorino Edvige Tantin el Triesto.

Ni rekomendas:

banner-hymny.jpg lingvo_info_banner_120x90_eo.jpg 160x600_1_eo.jpg ligbutono2.jpg
www.europo.eu, © 2010 EEU
Retejon subtenas Etsuo Mijoshi de Swany Corporation