HERZBERG AM HARZ 2009

dátum akcie: 28.05.2009 - 02.06.2009
La 8-a kongreso de EEU okazis en Herzberg am Harz en Germanio de la 28-a de majo ĝis la 2-a de junio 2009. Ĝi estis organizita kiel komuna kongreso de EEU kaj de GEA. Organizis ĝin Germana Esperanto-Asocio kaj Internacia centro Herzberg. Partoprenis entute 400 personoj el dudektri landoj. Dum la kongreso ni okazigis unu publikan kaj unu nepublikan kunvenojn de la Asembleo de EEU en kiuj ni fintraktis la raportojn por 2008 kaj akceptis planojn por 2009 kaj decidis ke la sekva EEU kongreso okazos en Galway en Irlando en 2011 aŭ 2012. La asembleo ankaŭ akceptis starigi Komisionon por vigligo de la laboro kaj kunlaboro de landaj asocioj.

En la laboro de la asembleo partoprenis delegitoj el 15 membrolandoj. Dum la kongreso EEU organizis ankaŭ konferencon pri Esperanto kaj la Muro al Orienta Eŭropo, dediĉita al 20 jaroj de la Falo de la Berlina Muro. Kadre de la konferenco okazis du prelegoj: de Seán Ó Riain kaj de Georgo Silfer. Zlatko Tišljar prelegis pri Strategio por Esperanto en EU kaj Peter Baláž pri Vikipedio kune kun Yves Nevelsteen.
La prezidanto transdonis solene la diplomon kaj medalon por honora membreco de EEU en la jaro 2009 al la urbestro de Herzberg Gerhard Walter.

Ankaŭ la estraro havis du kunsidojn dum la kongreso kaj okazis aparta kunveno inter la estraro de EEU kaj la estraro de Hamburga Esperanto-Societo en kiu nia estraro proponis al Hamburganoj organizi en 2011 konferencon pri la temo "Kia estus la nuna Eŭropo se EU neniam estus fondita".

Ni rekomendas:

banner-hymny.jpg lingvo_info_banner_120x90_eo.jpg 160x600_1_eo.jpg ligbutono2.jpg
www.europo.eu, © 2010 EEU
Retejon subtenas Etsuo Mijoshi de Swany Corporation