Konferenco: Kiel aspektus Eŭropo se EU ne ekzistus?

Inter la 9-a kaj 11-a de majo okazis en Triesto 3-taga konferenco organizita de Eŭropa Esperanto-Unio kun loka partnero Triesta Esperantista Asocio »Kia estus Europo nun, sen EU?«. La konferenco okazis dank' al financa subteno de Eŭropa Komisiono el fondaĵo Eŭropo por Civitanoj (Europe for Citizens). La konferencon aŭspiciis Ministro por Eŭropaj Aferoj de Italio, Enzo Moavero Milanesi kaj Triesta E-Asocio ricevis pro la aranĝo reprezentan Premion de la Prezidanto de la Itala Respubliko Giorgio Napolitano. Finance subtenis la konferencon ankaŭ Aŭtonomia Regiono Friulo Julia Venetio.
En la konferenco rolis tri laborlingvoj: Esperanto, la itala kaj la angla kun samtempa interpretado de kaj al ĉiuj tri kaj kelkfoje aldone al pliaj du lingvoj (la kroata kaj la slovena). Partoprenis 140 personoj el 12 europaj landoj kaj en la programo partoprenis du eksaj ŝtatprezidantoj (Stjepan Mesić el Kroatio kaj Milan Kučan el Slovenio), unu eksa ministro de eskteraj aferoj (Gianni de Michelis el Italio), eksa Eŭropa parlamentano Giorgo Rossetti (italo), nuna Eŭropa parlamentano Antonio Cancian (italo), eksa ĝenerala sekretario de Eŭropa Popola Partio Thomas Jansen, pluraj universitataj profesoroj inter kiuj Francois Grin el Genevo kaj kelkaj fakuloj. Krome okazis ronda tablo por ĝenerala publiko kun partotopreno de Kučan, Mesić, De Michelis kaj Thomas Jansen pri la rolo de EU rilate la konservon de paco en la mondo.

Ne malgrave estas mencii ke fine de la solena malfermo Eŭropan himnon laŭ la teksto de Umberto Broccatelli kantis en Esperanto sopranino Ingrid Jellenz. Pri la aranĝo aperis deko da artikoloj en italaj kaj slovenaj gazetoj, deko da televidaj elsendoj kaj intervjuoj.

Kadre de la konferenco okazis laborejoj por studentoj ĉar duono de la publiko estis studentoj pri ĵurnalismo el 6 universitatoj de 5 landoj. La laborejojn por studentoj gvidis priĵurnalismaj profesoroj el Zagreba kaj Zadara universitatoj Gordana Vilović kaj Stjepan Malović.

Fotoj de la konferenco

Ni rekomendas:

banner-hymny.jpg lingvo_info_banner_120x90_eo.jpg 160x600_1_eo.jpg ligbutono2.jpg
www.europo.eu, © 2010 EEU
Retejon subtenas Etsuo Mijoshi de Swany Corporation