Projekto "Kiel aspektus Eŭropo, se EU ne ekzistus?"

Eŭropa Komisiono – Ekzekutivagentejo por kulturo, edukado kaj audvideblaĵoj (EACEA) por la programo »Eŭropo por civitanoj« aprobis al Eŭropa Esperanto-Unio financadon de la projekto »Kiel aspektus Eŭropo, se ne ekzistus EU?«. La ĉefaranĝo estos Eŭropa Konferenco kiu okazos de la 9-a ĝis la 11-a de majo 2012 en Triesto (Italio) kun loka partnero Triesta Esperanto-Asocio kaj Partneroj en Slovenio, Kroatio kaj Slovakio.

La celo de la konferenco estas prilumi kelkajn aspektojn de la graveco de ekzisto de EU, kiuj montrus al la civitanoj de EU ke nun en Eŭropo estus multe pli malbone kaj malfacile sen EU, kaj eble ĝi estus eĉ detruita en nova mondmilito. La celpubliko estas ĵurnalistoj kaj studentoj de ĵurnalismo el pluraj eŭropaj landoj. La konferenco realiĝos en tri partoj: politika, ekonomika kaj historia.

En ĉiu parto okazos tri prelegoj  pri la temo. En politika parto ni antaŭvidis partoprenon de tri eksaj prezidantoj kiuj partoprenis en kunkreado de EU aŭ en krizaj situacioj de iuj Eŭropaj partoj. Ni jam havas aprobon de eksa kroatia prezidanto Stjepan Mesić kaj de slovena eksprezidanto Milan Kučan kaj ni estus ege ĝojaj se la tria estus eksa prezidanto de Eŭropa Komisiono kaj eksa registarprezidanto de Italio, Romano Prodi. En ekonomika parto na planas partoprenon de d-ro Reinhard Selten, nobelpremiito por ekonomio el Germanio, d-ro Francois Grin el Svislando kaj d-ro Jože Mencinger, iama financministro de Slovenio, kun kiuj ni ĵus traktas. En la historia parto partoprenos kelkaj gravaj eŭropaj historiistoj, kiujn ni ankoraŭ serĉas. Ni havas konfirmon de slovena historiisto d-ro Božo Repe.

La prelegoj de la politika parto okazos la 10-an de majo antaŭtagmeze, sekvas diskutforumo kun la publiko kaj intervjuoj kiujn la prezidantoj donos al kelkaj ĵurnalistoj. Posttagemeze okazos publika tribuno por la triesta civitanaro kiun gvidos triesta moderatoro.

Post la konferenco la partneroj organizos publikajn eventojn por diskonigi la rezultojn en siaj landoj kaj EEU aperigos libron kun la prelegoj kaj diskutkonkludoj kaj pri tio informos Eŭropan Komisionon kaj Eŭropan Parlamenton.

Ni rekomendas:

banner-hymny.jpg lingvo_info_banner_120x90_eo.jpg 160x600_1_eo.jpg ligbutono2.jpg
www.europo.eu, © 2010 EEU
Retejon subtenas Etsuo Mijoshi de Swany Corporation