EEU en la Ekonomia Forumo en Pollando

Jam la 4-an fojon estas Eŭropa Esperanto-Unio partnero de la Ekonomia Forumo en Krynica, Pollando. Danke al bona ĝisnuna kunlaboro ankaŭ ĉi-jare Esperanto estas bone videbla en la pinta aranĝo rilata al Ekonomio en meza kaj orienta Eŭropo. EEU havas sian propran panel-diskuton kaj same riĉan informstandon kun diversaj inform-materialoj pri Esperanto.

La aranĝon ĉeestas pli ol 2000 personoj de multaj landoj, ankaŭ altranguloj de politika, ekonomia kaj kultura vivo. La aranĝo estas unika eblo prezenti la ideon de komuna lingvo por Eŭropo kaj por internaciaj kontaktoj.

Ni rekomendas:

banner-hymny.jpg lingvo_info_banner_120x90_eo.jpg 160x600_1_eo.jpg ligbutono2.jpg
www.europo.eu, © 2010 EEU
Retejon subtenas Etsuo Mijoshi de Swany Corporation