Civitana iniciato de Eŭropa Esperanto Unio

Rekomendo kanti la eŭropan himnon en Esperanto

EEU hieraŭ utiligis rajton, kiun ebligas la Traktato de Lisbono al civitanoj, prezenti siajn  proponojn por pliefikigi la funkciadon de la EU-Traktatoj kaj sendis al la Eŭropa Komisiono por registro sian proponon, ke:

“EU rekomendu la kantadon de la eŭropa himno en la neŭtrala lingvo Esperanto, laŭ la ĉi-kunaj vortoj de Umberto Broccatelli, kiam reprezentantoj de Membroŝtatoj volas kune esprimi sian apartenon al komuna samrajtiga Eŭropo.”

La celoj de tiu ĉiu civitana iniciato estas:
1) helpi plifortigi komunan eŭropan identecon harmonie kun naciaj, regionaj kaj aliaj identecoj, kaj tiel pliefikigi EU por civitanoj;
2) pligrandigi la partoprenon de la civitanoj en eŭropa integriĝo;
3) helpi atingi (1) kaj (2) per vortoj de neŭtrala, tut-eŭropa lingvo por ebligi al civitanoj kanti kune;
4) sekurigi la samecon de respekto por ĉiuj eŭropaj lingvoj;.
5) rekonfirmi kaj reekvilibrigi la du elementojn de la moto de EU, “unuiĝo en diverseco”, por certigi ke oni ne tro substreku diversecon nek maltro unuiĝon.

Inter la 7-membra komitato de subtenantoj loĝantaj en 7 malsamaj EU-landoj estas la Nobelpremiito Profesoro Reinhard Selten el Germanio, kaj la konata politikisto, Marco Pannella el Italio.

La tekston de la tradicia eŭropa himno de EEU oni povas aŭskulti ĉi tie, kie estas tradukoj al ĉiuj 23 oficialaj lingvoj de EU, al  la kroata, kaj al pluraj regionaj, malplimultaj lingvoj kaj mondaj lingvoj (la ĉina, araba, rusa, japana, hindia, bengala, indonezia). Aliaj tradukoj bonvenas.

La Eŭropa Komisiono nun havas 2 monatojn por decidi ĉu ĝi akceptos registri la proponon. Se la Komisiono akceptos ke la propono de EEU fakte helpas la funkciadon de la EU-Traktatoj, kaj ke fari tian proponon estas ene de la povoj de la Komisiono, EEU komencos kun arigado de la 1 miliono da subskriboj en la 27 EU-landoj por ebligi al la Eŭropa Komisiono konsideri tian leĝan proponon. Gravas substreki ke oni povos subskribi rete. 

Por pliaj informoj kontaktu sean.oriain@web.de (0032496-597763) aŭ jozef.reinvart@gmail.com.

Legu la proponon de la jura akto ĉi tie.

Ni rekomendas:

banner-hymny.jpg lingvo_info_banner_120x90_eo.jpg 160x600_1_eo.jpg ligbutono2.jpg
www.europo.eu, © 2010 EEU
Retejon subtenas Etsuo Mijoshi de Swany Corporation